Projekto en kurso

Publikigita je de bmw

La projekto estas afiŝtabulo kaj faldelo-tabloj en la granda okupita domo de la reto, libere alirebla. Ni ne demandas permeson de iu por fiksi faldeolon aŭ glui afiŝon: ni faras ĝin ĉar ni pensas ke ĝi devas esti vidata. La retejo estas tiu centra muro kie ĉio konverĝas, referenca punkto en la ĥaoso. Sed por ĉiu afiŝo, por ĉiu faldelo, ni ĉiam mencias la fonton: 'Farita de la kolektivo X', 'Eliĝinta el la ateliero Y', kaj kun mapo por atingi ĝin. Ni ne volas esti, kaj ni ne estas la voĉo de la movado. Ni ne kontrolas la diskurson, ni disvastigas ĝin.

La Projekto: Centrigilo por la Reto

La celo estas krei centran punkton por la publikigaĵoj de la grupoj de la reto. Kial tio utilas:

  1. Por sin informi (inter ni):
    • Anstataŭ viziti 20 malsamajn retejojn, ni havas ununuran novaĵfluon kiu grupigas la publikigaĵojn de ĉiuj sindikataj grupoj kaj simpatiantoj de la reto. Temas pri temp- kaj efik-gajno por resti informita pri kion la aliaj faras kaj diras.
  2. Por establi ciferecajn arkivojn:
    • Krei komunan kaj alireblan memoron de la movado. Ĉiuj tiuj publikigaĵoj estas arkivitaj en la sama loko. Tio evitas ke raportoj pri luktoj, analizoj aŭ alvokoj perdiĝas kiam retejo fermiĝas aŭ forumo iĝas neaktiva.
  3. Por faciligi tradukojn:
    • Kiam grupo publikigas gravan tekston en sia lingvo, la ilo permesos krei tradukon. Tio ebligas kunhavigi spertojn kaj analizojn pli facile inter la malsamaj landoj, por ke ĉiuj povu profiti el ili.

« Information wants to be free »

(povas esti tradukita per «Informo volas esti libera»)

Stewart BRAND